Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas anonci ke la fama “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure estas distribuata ekde ĉi tiu monato. La surmerkatigo koncernas du tipojn de bindo: unu estas bele broŝurita, la alia lukse bindita (eĉ kun paĝmontrilo el kolora silko). La unua kostas 24,- svisajn frankojn, la dua kostas 39,- (tre limigita eldonkvanto por la dua). Kompreneble ili havas la saman kvanton da paĝoj: tricent.
La verko estas tradukita de prof. Fernando Pita kaj lingve reviziita de d-roj Perla Martinelli kaj Alessio Giordano (kiu zorgis ankaŭ pri la enpaĝigo, la prefaco, la bibliografio kaj la laŭtema indekso); glosaron redaktis d-roj Giorgio Silfer kaj Alessio Giordano; unua provlegado de mag. Andres Bickel.
La frumendintoj ricevos 20%-rabaton, eĉ nur por unu ekzemplero, plus 10% se ili havas la esperantan civitanecon kaj tion postulas (sen postulo, la rabato fariĝas dismo favore al la Civito). Novaj mendantoj ne plu havas rabaton (krom la dismebla); libroserva rabato ekde tri ekzempleroj. Adreso por mendoj: lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)