La nova Komitato de KCE kunsidos en Budapeŝto

HeKo 836 7-B, 17 maj 24

La Komitato de Kultura Centro Esperantista (ĵus elektita de la Asembleo fine de marto) estas kunvokita al Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, por ordinara kunsido fine de la posttagmezo de 20 majo 2024, sub la prezido de c-ano Stano Keable. Ĉiuj gekomitatanoj kaj invititaj fakuloj jam atingis Hungarion, kie ili partoprenas la 6an Danuban Esperanto-Rendevuon, organizitan de Fajszi Amika Rondo.

En la tagordo estas tri ĉefaj temoj: a) komunikoj de la regio (Pro Esperanto) pri la nemoveblaĵo en Ĉaŭdefono; b) situacio sur la ALTE-fronto; 3) klientaro de KCE: svisa kaj ekstera.

La dua temo koncernas pli ĝenerale ankaŭ la rilatojn kun “la instruistaro”, kiujn enkonduka konfidenca raporteto difinas “la plej konservativa alo en Esperantio”. Efektive la sinteno de ILEI (faka asocio aliĝinta al UEA) atingas tian ekstremaĵon, ke ĝi asertas en sia oficiala manlibro ke KCE ne ekzistas.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.