"La Ondo de Esperanto" daŭros nur kiel novaĵretejo

HeKo 921 8-A, 6 okt 26

En majo 1991 aperis la proveldono de “La Ondo de Esperanto”, kaj ĝis aŭtuno 1997 ĝi aperis kiel dumonata soci-kultura revueto. En aŭtuno 1997 “La Ondo” iĝis ĉiumonata gazeto, ensorbinta la primovadan parton de “Ruslanda Esperantisto”. En 2007 estis lanĉita bitversio de “La Ondo” laŭ la pdf-normo, kaj dum dek jaroj kunekzistis la papera kaj reta formoj. En decembro 2016 estis eldonita la lasta papera “Ondo”, kaj dum 2017-19 nia bitgazeto aperis ĉiumonate laŭ la normoj pdf kaj ePub.

En januaro 2020 la novaĵretejo “La Balta Ondo”, kiun ni fondis en 2010, ricevis la nomon “La Ondo de Esperanto” kaj de tiam dum pli ol 2.400 tagoj en ĝi ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto; la samnoma bitgazeto por sep jaroj iĝis trimonata, ampleksa (ĉirkaŭ 130-140 paĝoj) bitgazeto.

Bedaŭrinde, ni devis akcepti malfacilan decidon pri fermo de la gazeto pro la malprogresanta vidkapablo de la redaktoro, kiu ne plu kapablas elteni la kutiman 16-18-horan labortagon antaŭ la komputilo. La novjarfesta eldono №330 estos la lasta en nia 36-jara eldon-aventuro.

Nia informado daŭros en nia novaĵretejo. Ĝis nun la retejo estis pagata el la kotizoj kaj donacoj, kiujn ricevis la gazeto. La financado de la retejo nun estas traktata kun eventuala sponsoro.

(Halina Gorecka / Aleksander Korĵenkov)

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.