La paktintoj rajtas registri siajn blazonojn

HeKo 560 4-C, 18 jun 14

La paktintaj establoj rajtas registri siajn blazonojn, laŭ la artikolo 7 paragrafo 4 de la Konstitucio. Ĝis nun faris tion nur kvar paktintoj, nome: AEU, ENa, KCE, LF-koop.

Por tion plenumi necesas proponi grafike desegnitan simbolon. La blazona fako de la Civita Registro pretas helpi desegni la simbolon kaj grafike aranĝi la tuton. Ĉi tiu servo estos senpaga, se la koncernaj paktintoj petos ĝis la 31a de julio 2014. Alvenis jam la petoj de ASSI, FAR, FEM, IIC, KEA, LF, PEN. La servo estas senpage mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Post la indikita dato por la menciita servo la establoj pagos al la Registro apartan kotizon, indicitan laŭ la kontingentoj de la Monda Banko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.