La prezidanto de PEN Internacia nia gasto en Milano

HeKo 784 9-B, 24 mar 22

Esperanta PEN-Centro helpis al Burhan Sonmez, prezidanto de PEN Internacia, okaze de lia hodiaŭa vizito en Milano. Nia vicprezidanto, c-ano Giorgio Silfer, akompanis lin de Svislando al Italio, havante la ŝancon intimigi lin kun nia originala literaturo. Kun c-ino Chiara Macconi, nia delegitino en la PEN-Komitato por Verkistoj en Prizono, li ankaŭ sekvis lian aktivecon en Milano, kun lekcio ĉe universitato kaj renkonto en librovendejo.

Profesoron Burhan Sonmez, kies libro “Istanbulo, Istanbulo” estas tradukita al pli ol kvardek lingvoj, forte impresis la organiza kapablo de la Esperanta PEN kaj la multpaĝa revuo “Literatura Foiro”. Aldone li admiris la lastan numeron de la revuo de la Itala PEN, kie aperas artikolo pri la esperanta literaturo.

Rendevuon de la internacia prezidanto kun la itala prezidanto (Sebastiano Grasso) peris ĝuste nia PEN-Centro. D-ro Grasso invitis niajn verkistojn al sia kastelo proksime al la rivero Pado: la Komitato de la Esperanta PEN kaj la revuo “Literatura Foiro” planos la viziton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.