Kvankam bomboj kaj raketoj pluvas sur la kompatindajn esperantistojn en Ukrajno, la rusa Esperantio ŝajnas en pli granda danĝero, ne nur pro sia dimensio kompare kun la najbara esperantlingva komunumo.
Dum la ukrajnaj viktimoj suferas almenaŭ sen internaj dividoj ĉar unuanime kontraŭaj al la invado, en Rusio inter la esperantistoj oni travivas konfrontiĝon kiu povas iĝi pli kaj pli akra. Aldone, du el la plej legataj informiloj (“La Ondo de Esperanto” kaj la organo de UEA) estas produktataj en Rusio. Precipe la unuan redakcion (kaj eldonejon) trafus la plej granda danĝero, se la milito akirus la plej timindan dimension: Kaliningrad/Koenigsberg situas inter la unuaj celoj de NATO-atako, kaj loĝi sur la balta eksklavo de la Rusa Federacio estas kvazaŭ sidi sur la insulo de sankta Brendano, nome sur granda baleno.
Lastatempe ĝuste “La Ondo de Esperanto” publikigis deklaron de kvin eksestraranoj de Rusia Esperantista Unio, kiuj kondamnas (sen klara distingo inter agresanto kaj agresato, simile al la UEA-prezidanto Duncan Charters) la invadon de Rusio: “La eventoj kiuj okazas en Ukrainio estas vere teruraj kaj ni deklaras ke ni estas kontraŭ tiu milito”. La deklarintoj nomiĝas Grigorii Arosev, Nikolao Gudskov, Georgij Kokolija (REU-prezidintoj), Aleksandr Blinov kaj Irina Gonĉarova (REU-eksestraranoj).
Kontraŭ tiu deklaro reagis aliaj rusaj esperantistoj (ekzemple Valentin Melnikov), sed precipe la nuna prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev: “REU havas neniun rilaton kun tiu deklaro. Oficiala pozicio de REU povus aperi nur kiel decido de la Estraro, kio ne okazis kaj espereble ne okazos. (…) Kiel privata persono mi plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio. Se la REU-Estraro oficiale deklarus ion kontraŭ ĝi, mi demisius kaj komencus batali por nuligo de tiu deklaro fare de nia supera organo (Konferenco de REU).”
La vidpunkton de prezidanto Lebedev kronas la frazo: “La plej adekvata pozicio de REU kiel organizaĵo rilate al la temo: simple diri nenion pri ĝi.” Per tio evidentas ke silento egalas al konsento pri la invado. Raŭmistoj pravas: la esperantlingvanaro estas popolo (ne “ethnos”, sed “demos”), tial eblas fortaj politikaj diverĝoj; kiuj en si mem ne estas malbono, se ili naskas demos-kratian decidon, kiel okazas en la Esperanta Civito (sed ekster ĝi, pri Ukrajno, pormomente nur en TEJO).
Komentoj
“Persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio.” Neniam dum mia pli ol 40-jara esperantista vivo mi tiom profunde glaciiĝas de hororo legante ĉi tiun furiozon de Aleksandr Lebedev. Sinjoron Lebedev mi petas legi kaj serioze priatenti jenan vorton en la evangelio de Sankta Mateo (Mat 7, 12): “Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.” Mi bedaŭregas lian de mi admiratan popolon, kies prezidento Vladimir Putin nun ĉiun tagon pli videble fariĝas senlime agresa amok-gvidanto. Mi bedaŭregas la ukrainan popolon kaj ĉiujn ceterajn najbarajn popolojn de Rusia Federacio.