La selektitaj titoloj por la PEN-premio 2013

HeKo 543 3-B, 1 nov 13

Dum la jarduo 2012-2013 ok titoloj estis surmerkatigitaj laŭ la poezia ĝenro en esperanto. Inter ili la membraro de la Esperanta PEN ĵus selektis kvar, kiuj kandidatas por la premio “La Verko de la Jaro 2013”. Por trapasi la selektadon necesis ricevi minimume tri apogojn.

La kandidataj libroj estas:
“Elkore” de Klara Ilutoviĉ
“Fajra hundo / Chien de feu” de Marie-France Conde Rey
“Laŭ neplanitaj padoj” de Baldur Ragnarsson
“Maturaj meditadoj” de Dimitrije Janiĉiĉ.

La abonantaro de “Literatura Foiro” per referendumo asignos la premion. La balotilo situos en la decembra numero 2013 de la revuo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.