La Senato sin esprimos pri Palestino

HeKo 380 1-C, 19 jan 09

La nuna Konsulo, sen. Giorgio Silfer, ne faros publikan deklaron pri Palestino, male ol okazis en marto 2003 pri la baldaŭa milito en Irako, fare de la tiama Konsulo, sen. Walter Zelazny. Laŭ c-ano Silfer hodiaŭ ekzistas nek la sama urĝo nek la sama specifeco de 2003. Tial pri la palestina problemaro, kaj ne nur pri ĝia lasta trisemajna militepizodo en la strio de Gazao, okupiĝos la Senato dum sia baldaŭa sesio (Pasko 2009).

La majoritata Verda grupo ĵus anoncis la preparon de rezolucio, diskutota dum la senata sesio. La rezoluciproponon interalie subskribos gesen. Walter Zelazny (grupestro), Perla Martinelli kaj Bertil Nilsson. Eblas ke ĝi ne estos la sola diskutota teksto: ankaŭ la minoritata Ruĝa grupo povus proponi rezolucion, opozicie al la unua.

Propran mesaĝon la Konsulo intencas publikigi okaze de la ĉi-monata Tago de la Memoro, pri Holokaŭsto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.