HeKo 862 9-B, 31 jan 25
Laŭ invito de la Esperantista Domo de Kulturo “Ivan Kirĉev”, estas planata en Razgrado la sepa Danuba Esperanto-Rendevuo, 19-22 junio 2025, koincide kun EKRA kaj Abritus, du tradiciaj integritaj aranĝoj. La Domo estas aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
La lokan organizan komitaton gvidas c-ino Dimitrinka Kateva, prezidantino de la kulturdomo kaj ĝia delegito en la Forumo. La organizantojn subtenas la orienta legacio kaj konsilas la kongresa buroo de la Esperanta Civito.
“Mi tre ĝojas pro la iniciato, kaj volonte vizitos Bulgarion post tiom da foresto” diris c-ano Giorgio Silfer, kiu en 2001 instruis dum semestro en la ekonomika universitato de Varno, kiel gastprofesoro pri eŭropaj internaciaj institucioj.