La subsidueco plene funkcias por Afriko

HeKo 755 5-B, 24 feb 21

La paktintoj sindoneme helpas Afrikan Esperanto-Instituton kaj la Tanganikan Esperanto-Domon. Plej rimarkindaj estas la “helveta akso”, nome Kultura Centro Esperantista kaj Kooperativo de Literatura Foiro, kiuj donacis kompletajn jarkolektojn de siaj periodaĵoj, kaj ankaŭ de raraĵoj kiel “La Revuo” kaj “La Nica Literatura Revuo”. Plenaj kolektoj de revuo “Esperanto” (ekde 1918!) ankaŭ pretas por la livero.

Ne nur riĉa hemeroteko, sed ankaŭ mediateko: multaj kasedoj, diskoj kaj filmoj atingos Buĵumburon, kie la Domo disponos je la necesaj aparatoj por aŭskultado kaj spektado; malnovaj sed perfekte funkciantaj. Praktike ĝi fariĝos la sola loko en Afriko kie eblos profundiĝi en esperantologio.

Helpo venas ankaŭ de Itala Interlingvistika Centro, kies sekretario aranĝis la Facebook-paĝon, administrotan de eŭropanino kaj de (trejnata) afrikano. La ŝildo por la stratmuro de la Domo estas donacita de Esperanta Naturamikaro (la produktado en Malago kostis nur sesonon de aliaj eŭropaj landoj). Necesos ankaŭ materialo por la Domo (kurtenoj, manĝilaro, vazaro, ilarujo, elektraj aparatetoj): la kargo formiĝas per donacoj de svisaj apogantoj de KCE.

Solidari al la Afrika Esperantio eblas ankaŭ per mondonaco, tra fondumo Pro Esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.