La unua kondamno pri grapolbomboj

HeKo 357 9-C, 3 jun 08

La Esperanta Civito alportas la bonan ŝancon al la kampanjoj kontraŭ perforto. Pasintjare ĝi aliĝis al la kampanjo kontraŭ la mortpuno, kaj en decembro UN aprobis la universalan moratorion. Ĝi aliĝis ankaŭ al la kampanjo kontraŭ la grapolbomboj, kaj 29 majo 2008 en Dublino la reprezentantoj de cent dek unu ŝtatoj aprobis projekton, kiu iĝos traktato la venontan decembron, per la definitivaj subskriboj en Oslo.

La akordo de Dublino celas la malpermeson produkti kaj uzi grapolbombojn, kiuj ĝis nun kaŭzis milojn da viktimoj inter la civiluloj, kaj estas grava danĝero por kvarcent milionoj da homoj. Favoraj al la grapolbomboj, post la aliĝo de Britio kaj Japanio al la traktato, restas Ĉinio, Hindio kaj Pakistano, Israelo, Rusio, Usono.

En Esperantio al la kampanjo kontraŭ la grapolbomboj (kaj la minoj) aliĝis la Esperanta Civito, per rezolucio de la Senato, kaj Sennacieca Asocio Tutmonda. Male restis indiferentaj Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junularorganizo.

La Konsulo esprimas sian ĝojon pro la akordo de Dublino, emfazante ke ĝin akcelis la aktivado de multaj neregistaraj organizoj, kiel SAT, kaj aliaj sendependaj subjektoj, kiel la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.