La unua pasaĝero de nova fluglinio

HeKo 362 6-C, 23 jul 08

La bulgara ambasadoro en Belgio, Hristo Georgiev, kaj aliaj diplomatoj speciale atendos ĉe la flughaveno de Karloreĝo (Charleroi) la unuan flugon de la nova linio Sofio-Bruselo-Sofio per la kompanio Wizzair.

“Bonvenon en Bruselo” ricevos la vickonsulo de la Esperanta Civito pri kulturo kaj informado, sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de la revuo “Literatura Foiro” kaj sekretario de la Esperanta PEN-Centro.  Sen. Trifonĉovski estas la pasaĝero numero unu: lian flugon mendis la parlamenta kvestoro, por ke li partoprenu en la parlamenta sesio de la Esperanta Civito, ekde vendredo la 25a de julio en Bruselo. Tio interalie donos la okazon por informi pri esperanto kaj ĝia parolkomunumo, inkluzive de la honortago pri Amikejo.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.