La Usono de Donaldego: kapitalismo kontraŭ plutokratio?

HeKo 864 7-E, 22 feb 25

Por kompreni la nunan evoluon de Usono, relative ŝokan por la aliancanoj en Eŭropa Unio, indas legi interalie la suban tekston de la nova ministro pri sano, Robert Kennedy jr, kiu famiĝis kiel kontraŭvakcina aktivulo dum la lasta pandemio.

CIA estas pupo en la manoj de industria milita komplekso. Ĝia funkcio estas liveri kontinuan fluon de senfinaj militoj por kompanioj kiel Raytheon, General Dynamics, Northman Grumman, Boeing kaj Lockheed Martin. Jen por kiuj ili laboras! Certe ne por usonanoj. Mia onklo [John F. Kennedy] komprenis tion en 1961, kvar monatojn post la invado de Porko-rodo, kiam li konsciis ke al li oni mensogis kaj el la Agentejo kaj el la milita komplekso. Li sin kulpigis publike pro la fiaskinta operaco en Kubo, sed private diris al la siaj ke li volas preni CIAn kaj dispecigi ĝin por ĵeti al la vento.”
“Ankaŭ FED estas agentejo [= instanco] kontrolata de la interesoj de privataj bankoj, ĝin komandas Jamie Dimon (de JP Morgan) kaj Larry Fink (de BlackRock) kaj ne laboras por ni, ili uzas ĝin por inundi Wall street per mono.”

“Tio des pli teruras min en la agentejoj: la agentejoj havas tro da povo ĉar posedataj de entreprenoj! Kiam ili laboris por la usonanoj, la agentejoj ne havis sian tutan povon: la san-agentejoj ne laboris por la publika sano, sed por ke ni konstante malsanu. En tiu mamiero la farmacia industrio povas plu lukri je la kronikaj malsanoj: nuntempe oni elspezas 4,3 triliardojn da dolaroj pro kronikaj malsanoj kiujn neniu studas! Tio estas enorma problemo!”
“La industrioj farmacia, petrola, karba, kemia… mi palpis ilin dum mia kariero. Ili koruptis ĉiun agentejon kiu devus kontroli ilin, kaj male iĝis pupo de tiuj industrioj. Ĉiuj tiuj agentejoj estas kontrolataj de industrioj kaj mi taksas tion la plej granda minaco por la usona demokratio.”

Komentoj

sen. Rubèn Fernández, Verda listo

La sekcio pri internaciaj organizoj de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj nuligis sian konferencon en Pekino, ĉar la kutimaj stelaj prelegistoj el Usono perdis siajn vojaĝ-subvenciojn, tiel ke ne eblus “kundivido de scioj kaj konektiĝo”.
Bedaŭrinde ke ili neniam estis tiel zorgemaj pri la partopreneblecoj de arĥivistoj el malriĉaj landoj. Ankaŭ bedaŭrinde, kiel alternativa “internacieco” sen lingvaj kaj ekonomiaj privilegioj por usonanoj simple ne imageblas.
Estas amuze, kiel “tutmondiĝo” tute dependis de Usono kaj nun malvolviĝas antaŭ niaj okuloj.


 

c-ano Giacomo Comincini, forumano por Literatura Foiro

Kvankam ĝi ofte finiĝas en paradoksoj kaj strangaĵoj, la interna ideologia debato ene de la Respublikana Partio estas sendube vigla. Evidente necesis ke la GOP pleniĝu je eksdemokratoj en serĉo de aŭtoro (Trump, Musk, RFK Jr., Gabbard…) por ke la partio fariĝu malpli de Lincoln kaj pli de Jackson.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.