La verda majoritato pri la internaciaj organizoj

HeKo 834 8-C, 25 apr 24

Ekde la unua Senata mandato (2002-2006) la verda majoritato kaj konsekvence la Kapitulo donis indikojn pri la geopolitika linio de la Esperanta Civito. Ni estis ĉiam skeptikaj pri Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (UDHR) estas fundamenta normo, modifebla nur de UN, ni ŝatas nek la funkcion de naciŝtata sindikato ĉe UN, nek la diskriminacian konsiston de ĝia Sekur-Konsilio, nek la premon al internaciaj neregistaraj organizoj (INROj) por ke ilia strukturo kopiu la naciŝtatan distribuon, nek la mankon de reprezento por la lingvaj minoritatoj kaj la indiĝenaj popoloj.

Tial ni interesiĝis pri mondialismo kaj aktive rilatis kaj al la mondcivitanoj (anarkomondialistoj) kaj al la mondfederistoj. Sekvis kontaktoj kun la alternativoj al UN, nome Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO), kie la Civito estis akceptita kiel observanto kaj profundigis rilatojn kun la malbonŝanca Kabinda Respubliko.

Ni klopodis havi rilatojn kun Eŭropa Unio, sed estis pli bonŝancaj kun Konsilio de Eŭropo, kies aktiveco pri lingvoj kaj homaj rajtoj pli kongruas kun niaj interesoj. Ni klopodis ankaŭ rilati kun pacifismaj subjektoj, precipe la Buroo Internacia de Paco, nun en Berlino.

Tiuj eksteraj rilatoj altiris estimon al la Civito, sed ne sufiĉe. La malsufiĉon klarigas diversaj cirkonstancoj: unue la fakto ke pri eksteraj rilatoj principe zorgas la Konsulo, sed dum la lastaj du mandatoj ili ne okupiĝis pri tiu specifa delego, ĉu pro malkompetento (Chamberline Nguefack) ĉu pro la pandemia paŭzo (Riichi Karibe). Due la malforteco de kelkaj partneroj, kiel la mondialismaj organizoj. Trie la sinteno de EU-instancoj, ekzemple manko de agnosko pri nia retagentejo fare de la gazetara servo de EU-Parlamento. Pri la lingvaj minoritatoj kaj memdeterminado de popoloj ni aktivas laŭ la linioj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (UDLR).

Kerna temo restas la rilatoj kun UN kaj Unesko, institucioj kiujn ni ne alte estimas. Ligo de Nacioj en la 1920aj kaj UN/Unesko ekde la 1950aj estis en la fokuso de la finvenkisma stategio. Kun Edmond Privat unue, kun Ivo Lapenna due, okazis la plej gravaj klopodoj enkonduki desupre esperanton kiel ĉies duan lingvon. Tial UEA specife ligiĝis al tiuj supernaciaj organizoj. El tiu strategio rezultis nur flankaj sukcesoj, el kiuj la Rezolucio de Montevideo (1954) estas la plej konata. La fiasko de la petskribo en 1968 influis por opozicii kontraŭ Lapenna, kiu forlasis UEAn en 1974. Tamen lia posteulo, Humphrey Tonkin, daŭrigis la kampanjon ĉe UN kaj Unesko, kun redimensiigita celo, kaj tute alia taktiko. Ne plu temis pri desuprismo, sed pri la kreo de koalicio de INROj kiuj zorgas pri lingvaj rajtoj. Tiel li atingis ioman sukceson, kvankam UEA neniam interesiĝis pri UDLR, same kiel ne interesiĝis UN/Unesko. Cetere Unesko havis dum kelkaj jaroj lingvodivizion, sed rapide malfondis ĝin, ŝparocele.

Ĉi-jarcente, la strategio de UEA/TEJO estas inspirita de la Manifesto de Prago, kiu kondukis al la sakstrato de la pledado por plurlingvismo. Raŭmismo ne eniris tiun sakstraton. La Senato devus debati pri la raŭma vojo al internaciaj organizoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.