La Vickonsulo baldaŭ en norda Eŭropo

HeKo 838 1-C, 28 maj 24

La Vickonsulo de la Esperanta Civito forestos pro longa vojaĝo dum tri semajnoj en junio. Tial ke li restos en Eŭropo ne necesas delego pri lia ofico. La vojaĝo kondukos al kvin regionoj de Finnlando, ekante en Laponio, kie c-ano Silfer partoprenos en la PEN-konferenco pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto.

Ne nur la laponlingvan, sed ankaŭ la svedlingvan Finnlandon li vizitos, specife la Alandan akipelagon. La vojaĝo, parte fervoje, parte navige, parte aviade, finiĝos en Stokholmo. En diversaj nordaj urboj li renkontos geamikojn, kiuj ofte havas la esperantan civitanecon.

Nome de fondumo Pro Esperanto li ekzamenos ankaŭ la eblecon ricevi nemoveblaĵon lastatempe proponitan en Svedio. La monata kunsido de la Kapitulo estas prokrastita al la lasta semajno de junio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.