HeKo 527 6-C, 2 mar 13
Sen. Ljubomir Trifonĉovski konvaleskas hejme post trisemajna restado en bulgara hospitalo, sekve de akcidento.
La Vickonsulo fartas multe pli bone, kvankam li reprenos sian oficon nur post du semajnoj. Li certe partoprenos en la senata sesio kunvokita al Budapeŝto en majo 2013.
Kiel ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” li tuj kontaktis la eldonejon de la revuo, por informiĝi pri la presata numero kaj garantii baldaŭan eklaboron pri la aprila. Li ricevis la bondezirojn de la tuta stabo, peritajn de la konstanta kunlaboranto sen. Giorgio Silfer.