Landaj asocioj en la celilo

HeKo 336 4-A, 10 aug 07

Hodiaŭ dum la lasta komitatkunveno de UEA en Jokohamo Kataluna Esperanto-Asocio finfine eniris la statute plej gravan instancon de la Asocio: s-ro Josep Franquesa Solé estis elektita kiel komitatano C. La enigo de la KEA-prezidanto estis motivita per la fakto ke “necesas reprezentanto de UEA ĉe la komisiono pri lingvoj de Unesko, kies sidejo estas en Barcelono”. Oni argumentis, ke de pluraj jaroj ne venas reprezentanto de Unesko al UK, nek salutmesaĝo. Aliflanke por la Internacia Jaro de la Lingvoj (2008) endas plilarĝigi la agadon tiudirekte. Ne estas konata la vidpunkto de Hispana Esperanto-Federacio pri la afero.

Dua glito okazis ĉe la akcepto de nova landa asocio: la taĝika. En ĝia statuto troviĝas la celo: “kontribui al patriotismo”. Ekestis diskuto, kvankam la koncerna komisiono rekomendis la akcepton. Post kvar intervenoj, komitatano István Ertl proponis voĉdoni tuj por scii “ĉu la komitatanaro pretas voĉdoni”, kaj tiel li silentigis tiujn kiuj volis ankoraŭ esprimi sin. Prezidanto Dasgupta aŭ ne konsciis pri la manovro aŭ konsentis pri ĝi.

Leviĝis diskuto pri landaj asocioj kies membraro en la kuranta jaro ne atingis 25 unuopulojn. La propono estas eksigi ilin de UEA tuj, aŭtomate kaj senkompate. Tio ĝuste povus esti la kazo de la meksika (aliĝinta al la Pakto per regula decido de sia asembleo). La Komitato de UEA prokrastis la aprobon de la “ekzekuta propono”.

La subkomisiono pri edukado fanfaronas ke ĝi okupiĝis pri Referenckadro por ekzamenoj “pli frue ol la Civito”. Pri la uzo de la materialo de la “Komuna Eŭropa Framo de Referenco” KCE (delegita de la Kapitulo) ricevis la permeson de Konsilio de Eŭropo jam en novembro 2005, dum la sama permeso estis donita al ILEI nur en oktobro 2006, post preskaŭ tuta jaro. Sed tiel la UEA-Komitato menciis la Civiton ĝuste en la Tago de la Pakto… Gratulon pro la akurateco.

Pri landaj asocioj en Afriko kaj ĝenerale pri la afrika Esperantio, s-ro Hans Bakker sendis nefermitan leteron al prezidinto Corsetti, kun la peto transdoni ĝin al la tuta Komitato en Jokohamo. Ne ŝajnas ke ĝi estis transdonita, kvankam surloke ĝi atingis almenaŭ unu nekomitatanon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.