Laponio gastigas la lingvorajtan PEN-konferencon

HeKo 837 7-B, 4 jun 24

La esperanta literaturo alestas la internacian konferencon de la PEN-Komitato pri Lingvaj Rajtoj kaj Tradukarto: ĝin reprezentas gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli. La inaŭgura ceremonio disvolviĝis ĉi-posttagmeze en Inari, ĉe la parlamentejo de Laponio, kun la partopreno de la parlamenta prezidanto. Je granda (ad)miro de la publiko, nia delegito estas la sola eksterlandano kiu kapablas interparoli finnlingve kun la indiĝenoj.

La konferenco enfokusiĝos pri la samea popolo, kiu ne havas lingvan unuecon: simile al la romanĉoj, kiuj parolas kvin idiomojn ene de du grandaj branĉoj, la laponoj parolas dek ene de almenaŭ tri. La lasta parolanto de la dekunua mortis antaŭ ne longa tempo, kaj kelkaj idiomoj rezistas per nur kelkcentoj da parolantoj; entute la indiĝenoj estas tricent kvindek miloj.

Dum ĉi tiu monato okazas la elektoj al la Parlamento, kiu konsistas el dudek unu deputitoj. La povoj de tiu institucio estas tamen tre limigitaj. Laponio situas landlime kun Rusio: nervozeco pro la nuna interslava konjunkturo estas klare perceptebla pro la transportado de tankoj al la landlimo, videbla eĉ el la hotelfenestro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.