Por tiuj, kiuj eble mem jam pripensis tian ideon, mi povas proponi VEČ LATINŠČINE, libron aperintan antaŭ verŝajne jam dudek jaroj, se ne jam pli frue. Tie estas bone traserĉita la vojo, kial kaj kiel la lingvo latina, kiu estas mem tre bona argumento ankaŭ por Esperanto, fine »mortis« en la senco de praktika parolata kaj skribata tuteŭropa lingvo,
Post la morto de la parolata latino io tia ne povis plu okazi. Ankaŭ nia Trubero uzis la latinan por siaj plurflankaj kontaktoj kun aliaj reformaciuloj de tiu tempo. Latino estis »esperanto« de preskau mil jaroj post la disfalo de la Romia imperio, kiel la novtestamenta greka (koine) estis »esperanto« dum la unuaj tri jarcentoj post Kristo. Kaj la greka kaj la latina povis esti neŭtralaj lingvoj, ĉar la grekaj ŝtatoj ne plu ekzistis, ja subigitaj de la Roma imperio – kaj post la disfalo de Roma imperio en la kvina jarcento ankaŭ latino ne estis plu lingvo de certa nacio kaj certa ŝtato. Same, se en nia tempo la brita ŝtato ĉesus ekzisti kaj same Usono, la angla fariĝus neŭtrala, do ankaŭ internacia. La problemo nur estas, ke la plimulto da homoj, reaganta kutime pragmatike kaj egoisme, ankaŭ la anglan baldaŭ forĵetus kaj komencus amase uzi la araban aŭ ian similan lingvon de la popolo, kiu ankoraŭ naskas infanojn…
Kion do fari? Ĉu reagi al tia artikolo polemike? Mi opinias, ke tio ne estus ĝuste dokumento pri nia pensa kaj spirita matureco. Se jam iel al tio reagi, estus multe pli bone kaj suverenece, subteni la reenkondukon de la latina en pli multajn lernejojn kaj eble eĉ sproni uzon de Esperanto por pli facile kaj sukcese lerni la latinan. Se iu havas pri tio problemon, bonvolu legi broŝuron de la slovena esperanta aŭtoro kaj tradukisto prof. Franjo Modrijan: ELEMENTOJ LATINAJ EN ESPERANTO. Antau jaroj mi ĝin tradukis en la slovenan, sed neniu pri tio interesiĝis.
Fine nur rapida rimarko: Radio Vatikana jam dum multaj jaroj aranĝas elsendojn en Esperanto anstataŭ latino, kvankam latino daŭre estas la oficiala lingvo de la romkatolika eklezio. Tio klare montras, kie la ŝancoj por Esperanto tamen estas pli grandaj. Sed por iu ajn bona solvo ni bezonas homan populacion – hundoj ankaŭ latinon ne bezonas…
(Vinko Oŝlak)