Lexus anoncas la Heroldo-abontarifaron 2017

HeKo 620 2-B, 23 okt 16

Sociala Grupo Lexus en Brazilo, eldononto kaj posedonto de “Heroldo de Esperanto” ekde januaro 2017, anoncas la abontarifojn por la venonta jaro.

La gazeto ne plu estos trisemajna, sed monata. Ĝi enhavos dudek paĝojn anstataŭ kvar, sed en formato ankoraŭ decidota.

Papera versio:
20 paĝoj (parte koloraj), inkluzive de du 4-paĝaj kajeroj, nome Lingvio (lingvoj) kaj Spegulo (arto kaj kulturo).
Provabono por 4 numeroj: 26 eŭroj
Abono por 12 numeroj: 59 eŭroj

Reta versio ĝisdatita ĉiutage (ĉiutage novaj informoj/artikoloj). La legantaro/abonantaro havos socian reton je sia dispono (registriĝo estos libera por ĉiuj, abonantoj kaj neabonantoj):
Provabono por 4 monatoj: 13 eŭroj
Abono por 12 monatoj: 29 eŭroj
Abono por 24 monatoj: 58 eŭroj

Solidara abonigo:
Por regali geamkojn aŭ por solidarumi al nepagpovulo, kiun oni povos trovi en la socia reto de HdE.
Abonigo por 12 numeroj de la papera versio: 59 eŭroj
Abonigo por 12 monatoj de la reta versio: 29 eŭroj
Abonigo por 24 monatoj de la reta versio: 58 eŭroj

Pliaj informoj ankaŭ tra nia redakcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.