La 57a jarkolekto de Literatura Foiro malfermiĝas per la numero 339, ĉe kiu gastas kontribuoj laŭ temaj fadenoj: intimaj memoroj, teatraj historioj, lingva filozofio kaj kulturaj esploradoj.
Uverturas Jado per “Vojaĝo tra la silento”, kvazaŭa medito pri la pasanta tempo. Mikaelo Bronŝtejn en “Avo je mil kaj unu lunoj”, el sia aŭtobiografio Do amu min (2025), rakontas pri nepino Anastasia, naskita en 2015 en Sankt-Peterburgo, dum Nina Danylyuk en “Pripense ĉe la verkaro de Eroŝenko” esploras la blindan ukrainan verkiston kaj ties heredaĵon.
Jara serio pri teatro komenciĝas kun Giorgio Silfer en “Jarcenton post La Verda Kato”, kiu detale panoramas pri la parizaj kabaretoj de Raymond Schwartz kaj lia edzino Marga Rineto. Juan García del Río en “De la eterna faduo al Madredeus” ilustras la valoron kaj evoluon de portugala muzika ĝenro.
Poezion ni legos el la inko de Benoît Philippe, kiu adapte esperantigis “Kanto de rusa amiko” de Günter Grass. Gabriele Esposito Guido en “Kiel rigardi en esperanto?” analizas lingvon kiel ilon por rekonsideri la povorilatojn kaj sociajn biasojn. Alessio Giordano en “Al vi mi deziras forgeson en arto” respektive “Sen konkludo” eseas pri la figuro de Eleonora Duse kaj ŝia rilato kun Gabriele D’Annunzio, kaj vidpunkte pri la rolo de junuloj en la socireteja mondo.
Premiera traduko de Stéphane Brault el “Ĉambro nur por si” de Virginia Woolf transportas nin en la Brition de la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, sed pli forajn itinerojn proponas Yin Jiaxin per la originala rakonto “Bleko de makula cervo” kaj Giacomo Comincini en “Motus interruptus”, pri elementoj el la historio de Japanio.
Al alia kontinento portas nin Rafael dos Santos per artikolo pri la historio de la brazila kino, dum Renée Triolle kinkritike prezentas ateston de militĵurnalistino mortigita en Palestino. Recenzoj ĉeestas per kontribuo de Carlo Minnaja pri Floroj en mizero (2025) de N. Lahanitriaina, kaj de Manuela Ronco pri Tri knaboj, Krepuskulino kaj Terurul (2020) de E. Vychodilová.
Novjara bonvenigo de Lorena Bellotti, Perla Martinelli kaj Alessio Giordano malfermas la novan jarkolekton per la lastaj novaĵoj: LF havas novan kunĉefredaktoron, la ĉi-jara temo estos la esperanta teatro, intensiĝas la aktiveco ĉe Instagramo (@literaturafoiro) kaj baldaŭ disponeblos por la abonantoj libera aliro al la malnovaj jarkolektoj de LF en pdf-formato.
Literatura Foiro estas esenca spaco por tiuj, kiuj volas kompreni la riĉecon kaj kompleksecon de la nuntempa esperanta kulturo, kaj per sia plurvoĉeco, profunda analizo kaj kvalito, la revuo invitas la leganton ne nur konsumi kulturon, sed partopreni en ĝia kreado kaj diskuto, kio igas LF fidinda forumo por libera penso, arta esploro kaj stila diverseco en nia komunumo.
Abonu tra nia retejo kaj disfloru la esperanta kulturo.
Bonan legadon!