Lingva Komitato decidis pri "pacist(in)o"

HeKo 690 5-C, 17 sep 18

En dato 30 aŭgusto 2018 Civila Esperanta Servo demandis al la Lingva Komitato de Esperantio, ĉu la vorto “pacist(in)o” estas uzebla en la senco de “peace keeper”, kiu estas intera rango en la hierarkio de la civilserva organizo.

Voĉrajtis: dek unu.

Deklaris sin nekompetentaj: Conde Rey, A. Melnikov.

Konsekvence la kvorumo sobis de ok al ses.

Nek voĉdonis nek sin esprimis: Cherpillod, Gbeglo.

Konforme al Lex Academica tio egalas al neaj voĉoj.

Voĉdonis nee: Nilsson.

Voĉdonis jese: Ari-Martinelli, Chmielik, C. Minnaja, Modest (Mihalkov), Nemere, Silfer.

Per ses voĉoj favoraj kaj tri kontraŭaj la dutriona plimulto estas atingita.

La Lingva Komitato de Esperantio aprobas la uzon de la vorto “pacist(in)o” ĉe Civila Esperanta Servo kaj la ceteraj instancoj de la Esperanta Civito.

La decido aperu en “Literatura Foiro” kaj en HeKo.    

Giorgio Silfer, konsulo
Birindwa Mushosi, LK-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.