Lingva Komitato kunvokota en aprilo 2018

HeKo 672 2-C, 12 feb 18

La Konsulo baldaŭ kunvokos la Lingvan Komitaton de Esperantio, kiu rolas kiel komisiono “ad hoc” por la Esperanta Civito, kaj konsistas el homoj kun raŭmisma koncepto pri nia lingvo. Lastfoje ili diskutis kaj decidis pri la neologismo “ĉaŭ”, proponita kiel saluto ene de la civitanaro.

La tasko asignota ĉi-foje estos leksikologie multe pli ampleksa: necesas krei liston de nomoj por lingvoj parolataj de indiĝenaj popoloj. La jam spureblaj vortoj ŝajnas ofte arbitre elektitaj, kiel en Vikipedio.

“Okaze de la lingva kolokvo de KCE en aprilo, mi esperas ekdiskuti kun la ĉeestantaj LK-anoj (eble duono de LK mem) pri la kriterioj. Necesos konsideri la leksikografian tradicion en nia lingvo (interpretata de la Gastona, pli ol la Duka PIV) apud la rekomendoj de gravaj akademioj, ekzemple la iama pri sciencoj en Moskvo, kiu (bedaŭrinde laŭ mi) influis la uzon ankaŭ en Esperantio” klarigas c-ano Silfer.

Ĉu tamen la LK ne kunlaboros tiucele kun la Akademio de Esperanto? Ja ne temas nur pri demando interna al la Esperanta Civito. “La nunaj LK-anoj sufiĉas por trakti la demandon; sed okaze de nedecido pri specifa termino ili povos peti la opinion ankaŭ de aliaj fakaj individuoj kaj instancoj, interalie AdE” respondas la kunvokonto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.