Lingvaj Rajtoj: ĝis nova Universala Deklaracio?

HeKo 903 2-A, 20 feb 26

Ekspertoj el Katalunlingvio kaj aliaj partoj de Eŭropo planas skizon de nova Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, kiu celas refreŝigi kaj modernigi la ekzistantan dokumenton, aprobitan en 1996 en Barcelono, Katalunio. La novaĵon raportas la sendependeca gazeto Vilaweb, per detala artikolo de s-ro Martí Gelabert.

La iniciato estas gvidata de teamo de spertuloj pri lingvopolitiko kaj inkluziveco, kun la ambicio igi novan deklaracion internacie ratifita konvencio sub la aŭspicioj de pli larĝa interkonsento. La gvidantoj emfazas la bezonon agnoski kaj protekti la rajton uzi, disvolvi kaj transdoni lingvojn en publikaj, edukaj kaj kulturaj sferoj, precipe por minoritataj kaj endanĝerigitaj lingvoj. La proponita teksto celas iri plu ol la tradiciaj homaj rajtoj, starigante normojn por lingva egaleco, ne-diskriminacio kaj subteno de lingva diverseco en naciaj kaj internaciaj instancoj. 

Se sukcese adoptita, ĝi povus doni al rajtoj de lingvaj komunumoj similan pezon al internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj. Kiel entitaton kvazaŭ subjekto de internacia juro, kun konstucia principo bazita sur jus sermonis, la Esperantan Civiton certe koncernas tiuj diskutoj. Al la verkado de la nuna teksto, adoptita fine de la pasinta jarcento, kontribuis substance ankaŭ la Esperanta PEN-delegacio.

— Giacomo Comincini
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.