LingvoTesta Sistemo en eŭropa konferenco

HeKo 314 9-C, 7 nov 06

Esperanto ĉeestas kun aliaj dudek kvin lingvoj la jaran eŭropan konferencon pri lingvotestado, ĉe la universitato de Sofio, 8-10 nov 06. La institucio delegita de la Esperanta Civito, nome KCE, estas reprezentata de prof. Giorgio Silfer; al la inaŭguro, fare de la rektoro, estas invitita ankaŭ c-ano Ljubomir Trifonĉovski, Unua Vickonsulo.

Dum la konferenco estas planita interalie la prezento pri LTSEC, la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la unusola kiu konformiĝas al la Komuna Eŭropa Referenca Framo, kvankam adaptita al la diaspora transnacia dimensio de Esperantio. KCE kunlaboras jam kun aliaj institucioj, en Eŭropo kaj Afriko, por la apliko de LTSEC.

La esperanta ĉeesto signifas ankaŭ konkretan kontribuon al du laborgrupoj, al kiuj prof. Silfer estas invitita: aparte grava estas tiu pri la rilato inter lingvotestado kaj akiro de ŝtataneco, komisiita de la Konsilio de Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.