Lorena Bellotti gvidas la Verdan kandidatliston

HeKo 846 8-C, 27 sep 24

La elektoj al la Senato por la jarkvino 2025-29, okazontaj 15 decembro 2024, vidas c-inon Lorena Bellotti en la unua posteno de la Verda Listo, laika progresema ekologia. Se la nuna majoritato denove gajnos, doktorino pri lingvoj el itala deveno, rezidanta en afrika (almenaŭ geografie) arkipelago, profesie entreprenistino en didaktika kampo, flue parolanta kvin idiomojn, elektiĝos kiel Konsulo de la Esperanta Civito.

La Verda Listo proponas afrikanon kiel kandidaton al la Vickonsuleco, kaj aktivulojn el ĉiuj aĝoj inter la dek naŭ nomoj: de dudek sep (la minimumo por kandidati estas dudek kvin) ĝis pli ol okdek. Sed eble la plej grava novaĵo estas la retiriĝo de Giorgio Silfer, post kvar sinsekvaj mandatoj: kvankam konstitucia amendo jam en 2017 forigis la supran limon de sepdek kvin, ĵus atinginte tiun aĝon c-ano Silfer preferis lasi la Senaton, kie mankos plia emerita Konsulino, la karmemora Marie-France Conde Rey, forpasinta antaŭ dek monatoj.

Jen la tuta listo: 1) Lorena Bellotti; 2) Koffi Gbeglo; 3) Charlotte Florence Batuseka; 4) Manuela Blanco; 5) Oriane Condé; 6) Giorgio Di Nucci; 7) Roland Eriksson; 8) Rubèn Fernández; 9) Alessio Giordano; 10) Antonio Justicia; 11) Miroslava Kirova; 12) Perla Martinelli; 13) Zlatoje Martinov; 14) Laura Miller; 15) Frederiko Nimubona; 16) Fernando Pita; 17) Hubert Michael Schweizer; 18) Cristina Stefani; 19) Ana Velasco.

Entute naŭ virinoj kaj dek viroj; du loĝantaj en amerikaj ŝtatoj, tri en afrikaj, la ceteraj en Eŭropo; iliaj ĉefaj eduklingvoj estas itala (5), franca (4), kastilia (4), angla, bulgara, germana, hebrea, kataluna, portugala, serba, sveda (po 1).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.