Sen. Perla Martinelli havis la okazon renkontiĝi kaj interparoli kun la edzino de la kontestata prezidento de Egiptio, s-ino Suzanne Mubarak.
“Estis fine de novembro 2004, kiam Feminisma Esperanta Movado partoprenis unuan fojon (ĉar fondite nur tri monatojn antaŭe) en internacia kongreso. Temis pri Virinoj defendantaj pacon: raportoj aperis en “Femina” kaj “Heroldo de Esperanto”. La kongreson organizis en Ĝenevo la svisa registaro (ministerio pri eksteraj rilatoj) kunlabore kun movado nomata The Suzanne Mubarak Women’s International Peace Movement”, memoras sen. Martinelli, nuna ĉefredaktoro de la revuo “Femina”.
En via artikolo vi apenaŭ parolis pri s-ino Mubarak. Kiun impreson ŝi lasis ĉe vi? “Pozitivan. Ŝi estis juneca kaj dinamisma virino, kaj ŝia engaĝo favore al virinoj kaj al paco sendube spegulis progreseman politikon, ene de islama socio. Certe en la reĝimo gvidata (baldaŭ gvidita) de ŝia edzo ekzistis elementoj de moderneco, malgraŭ la demokratia deficito”.
Kio povos okazi en Egiptio post la fino de la Mubarak-reĝimo? “Mi ne estas certa ke la retiriĝo de Mubarak signifos la finon de la tuta reĝimo. La armeo (de kie venis Mubarak mem) estis grava kaj plu estos grava. Eble perdiĝos ĝuste tiuj splitoj da moderneco kiel la movado de s-ino Mubarak. Aliflanke, la egipta krizo situas en pli vasta kunteksto, apud la tunizia, la alĝeria, la jordania, la libana krizoj, minimume. La revolucioj en Tunizio aŭ Egiptio ne estas izolitaj eventoj.”