Metaforoj pri la ekzekutiva povo

HeKo 888 5-A 18 sep 25

La registaroj en Esperantio similas al du tipoj de monstroj (etimologie: mirindaĵoj).

La tradicia Esperantio (de landa asocio al UEA-estraro aŭ SAT-plenumkomitato) alkutimigis esperantistojn nur al la modelo de Hidro: unu korpo kun kelkaj kapoj.

Sed la Esperanta Civito estas kvazaŭ federisma prezidenta respubliko, kiel Usono. La taŭga metaforo estas diino Kalio: unu kapo kun kelkaj brakoj. La Kapitulanoj ne estas estraranoj, sed konsilistoj de la Konsulo. Fakte ili ne estas elektitaj de iu asembleo, nek de ĝenerala baloto fare de la civitanaro. Esceptas nur la Vickonsulo: li estas la sola de kiu la Konsulo ne rajtas depreni delegon aŭ nuligi oficon, ĉar efektive elektita, dum la ceteraj kapitulanoj estas forsendeblaj kiam ajn fare de la Konsulo. Fakte la Vickonsulo nur sekvas atente ĉiujn laborojn de la Kapitulo, por esti preta anstataŭi la Konsulon kaze de absoluta neceso.

Kompreneble la Konsulo aŭskultas ĉiujn siajn delegitojn (la vickonsulojn kun minuskla V) kaj povas konsulti ilin eĉ per voĉdonado, se li volas. Sed finfine la respondeco restas ĉe li, kaj nur li havas la lastan vorton. 

La ekzekutiva povo en la Esperanta Civito ne anstataŭas Komitaton aŭ Asembleon inter du kongresoj, kiel okazas ĉe UEA aŭ SAT. La kontrolon super nia prezidanto (Konsulo) plenumas la Parlamento, ne tiuj al kiuj li atribuis delegojn: male, ĉi tiujn kontrolas la Konsulo mem. Ne hazarde la tuta Kapitulo povas konsisti el ne parlamentanoj, do el ajnaj civitanoj. La Kapitulo ne estas elektita: la Senato nur ratifas la nomumojn proponitajn de la Konsulo.

Atentu: tio ne signifas ke la Konsulo estas reĝo, sed ja ke li estas la ĉefministro de sia reĝo, kaj la reĝo nomiĝas Senato. Tiel nia sistemo apudigas al metafora Kalio metaforan Ŝivon…

— c-ano Giorgio Silfer

Komentoj

c-ano Benoît Philippe

18a Sep 2025 Ĵaŭ - 10h24

Mi bedaŭrinde konstatas ke sinceruloj devas dubi ĉu “averaĝa esperantisto” povus bone kompreni la embarase komplikan kaj sekve ne simpatian strukturon de la du monstroj UEA kaj EC.

c-ano Carlo Minnaja

19a Sep 2025 Ven - 15h47

Mi plene konsentas kun la duboj de Benoît koncerne strukturojn; sed pli grava estas iu funda principo: UEA, SAT, ILEI ekskludas tra la kotizo, la Civito ekskludas tra la lingvo. Oni povas/rajtas esti UEA-ano eĉ se oni atentas nur la fundamentajn homajn rajtojn, oni rajtas estis ILEI-ano eĉ se oni nur simpatias al la instruista profesio; oni ne rajtas havi la esperantan civitanecon se oni ne konas la lingvon, do la Civito estas ekskludema (ni forlasu la bizarecon de safamiianeco); krome en la strukturo aperas, eksplicite aŭ ne, eĉ tribunalo kiu alproprigas el si la rajton nomi iun specifan personon “persona non grata”, ridinda anakronisma ostracismo. Eĉ la traktado de iu peto pri aliĝo al la Esperanta PEN estis infektita de supozita malplaĉo al la Civito, tial la aliĝo al la Esperanta PEN estas obstaklata de la Civito, anstataŭ favorata aŭ minimume traktata indiferente.

c-ano Giorgio Silfer

19a Sep 2025 Ven - 16h31

Nia amiko Carlo eraras tri fojojn.

1 — La akcepto de aliĝo al la Esperanta PEN apartenas nur al la Asembleo de la Esperanta PEN. La Esperanta Civito neniom influas, la partoprenantoj en la Asembleo (fizike aŭ delege) decidas per la propra kapo. Evidente povas influi (aŭ ne) la kulturpolitikaj precedentoj de la aliĝpetinto, kiel primokoj kontraŭ PEN aŭ PEN-anoj. Kompreneble ne necesas la esperanta civitaneco por aliĝi al la Esperanta PEN, kies statuto tamen estas la sola kiu eksplicite mencias raŭmismon, inter niaj paktintoj.

2 — La difino “persona non grata” tute ne dependas de tribunalo (ĉu Carlo aludas al la Kortumo?): iu estas deklarita tia fare de paktinta establo, kaj nur poste eventuale ankaŭ de la Kapitulo. Tio estis la kazo de Kalle Kniivilä, post kolizio kontraŭ Feminisma Esperanta Movado: “persona non grata” ĉe FEM ekde 2004 kaj same por la tuta Esperanta Civito ekde 2005. Entute nur ses estis deklaritaj “personae non gratae” dum trideko da jaroj, pro mensogoj pri iu aŭ alia establo (fakte ĉiuj redaktistoj).

3 — La lingvokono ne estas ekskludemo, sed garantio pri seriozeco. Se iu venas al aranĝo de raŭmistoj kaj afable petas paroli en sia etnolingvo pro graveco de la temo, oni lasas lin paroli, kun postinterpretado; do ne okazas ekskludo. Male, se membro de UEA-landa asocio volas paroli en esperanto dum la asembleo de tiu asocio, oni devigas lin paroli en la etnolingvo: tio povas esti ekskludo. Carlo mem spertis la bedaŭrindan kazon, ĉi-jare en Salsomaggiore dum IEF-asembleo.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.