Meti la knabinon en kiĉan kaĉon: kiel eviti?

HeKo 843 4-A, 13 aŭg 24

“Meti la knabinon en kiĉan kaĉon” slange aludas al neintencita gravedigo. Sed meti sinjorinon en kiĉan kaĉon prefere aludas al malkomforta situacio pro tute alia kaŭzo. Tio okazis al “tre agrabla virino, kiu ĉiam respondas rapide kaj helpeme, kiam mi kontaktas ŝin — pro tio, ke ŝi estas plene nekulpa, sed pro tiu administra malkompetenco nun devas legi, ke ŝi profitis de nepotismo” komentariis brita esperantisto pri la dungo de la direktoredzino kiel UEA-oficistino.

Laŭ la sama fonto, la akuzita pro interskonflikto “jam faris la sekretarian laboron volontule. Iam poste UEA ricevis administran subvencion, tamen nur validan, se la ricevanto havas X dungitojn. UEA ne atingis tiun minimumon, kaj do la solvo estis pagi homon jam farantan administran laboron. La estraro aprobis tiun proponon.

Se iam la Esperanta Civito akirus tian subvencion (malprobable, ĉar principe ĝi petas neniom de Eŭropa Unio), kaj oni devus transformi la kontrakton de volontulado (nome sensalajra deĵoro) al dungo (nome la statuso de salajrato), la solvo estus tre simpla: la koncernato ricevus la salajron la 28an de ĉiu monato, kaj donacus ĝin la 29an al la Civito. Kial la Universala ne faras la samon, por preventi tian akuzon?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.