Naturamika helpo al insulo La Palma

HeKo 777 4-B, 3 dec 21

Esperanta Naturamikaro aktive partoprenas en telematikaj kunsidoj de Naturamika Junularo, kies sidejo situas en Prago. La delegito de ENa estas c-ino Ĥadiĝa Alieva, staĝanta ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.

Inter la kunsidoj estis rimarkinda la ĵusa seminario pri daŭrebla turismo, organizita de la germana sekcio. Sed des pli grava la konferenco de la landaj sekretarioj, kie ENa levis la demandon pri subteno al la naturamika centro en insulo La Palma, forte damaĝita de la erupcio de la vulkano Cumbre Vieja.

Naturamika Junularo kaj diversaj partneroj en Eŭropo pretas helpi: Esperanta Naturamikaro tuj konaktis tiucele la grupon en la kanaria insulo. Kiel kerno temas pri itala familio enmigrinta antaŭ dudek kvin jaroj, el kiu unu persono parolas ankaŭ esperanton.

Estas rimarkinde ke en vilaĝo de tiu insulo naskiĝis la plej fama hispana esperantisto, Juan Regulo Perez, kiu iniciatis en alia insulo (Tenerifo) la renoman eldonejon Stafeto (1952-1975).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.