NaturAmika KulturSemajno pli sukcesa ol kutime

HeKo 912 3-B, 7 jun 26

La kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), okazonta en Malago 9-13 oktobro 2026, estos kvante la plej sukcesa ĝis nun, danke al la aktiveco de la Formiketoj (organiza teamo), precipe gec-anoj Manuela Blanco kaj Carlos Spinola.

La aranĝo ĝemelas al la 22a kongreso de la andaluzaj esperantistoj, sed la aliĝintoj estas plejparte eksterlandanoj: krom la organizantoj, ĝis nun nur du andaluzoj, kaj nur kvar hispanoj entute. Tio ne mirigas, ĉar ankaŭ en Katalunio, kie okazis la unuaj tri NAKSE, la procento de katalunoj (kaj iberianoj entute) ĉiam estis malgranda.

Ankaŭ kvalite, pro la programo grandparte preparita de ENa, la aranĝo estos tre interesa. Eblas aliĝi tra kulturservo.esperantio.net aŭ rekte skribante al naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net)

 

— Esperanta Naturamikaro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.