Naturamikaro Internacia asembleis en Aŭstrio

HeKo 822 6-B, 9 okt 23

Danke al sia transnacieco ĉi-semajnfine Esperanta Naturamikaro povis partopreni en la internacia Asembleo de NFI en Stirio, pere de sia delegito Klaus Perko, dum la alia delegito estis blokita en Barcelono pro subita veturpaneo.

“La etoso dum la kunveno estis tre amikeca, kaj ĉiuj proponoj (inkluzive de la elekto de funkciuloj) estis akceptitaj unuanime aŭ kun tre granda plimulto” raportas nia delegito. “Escepto estis nur la proponita rezolucio pri la paco”.

“Post prezentado de la germana propono “Ne al la logiko de la milito”, kaj la modifpropono de tri membro-federacioj, kaj diskutado pri ili, oni finfine decidis per granda plimulto ne voĉdoni pri elekto inter la du, sed prokrasti la aferon. La estraro ricevis la mandaton, organizi pli larĝan pritrakton kaj diskutadon inter la membroj, por atingi laŭeble larĝan, eĉ unuaniman interkonsenton, por tiel doni pli altan gravecon al la voĉo de la tuta naturamikaro antaŭ la publiko”.

La amendo al la germana rezolucio venis el Aŭstrio, Finnlando kaj Nederlando. La rezolucipropono estis pli engaĝita politike, kaj la kontrasto spegulas la kutiman diferencon de perspektivoj inter la du ĉefaj germanlingvaj federacioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.