Ne ekzistas tria organiza modelo por Esperantio

HeKo 921 7-B, 5 okt 27

La faktoj pli kaj pli dementas la supozon ke ekzistus tria organiza modelo por Esperantio: la “likva movado”, anstataŭ internaciaj neregistaraj centralismaj organizoj (kiel UEA, TEJO, SAT ktp) aŭ federisma subjekto de internacia juro (Esperanta Civito); sed al la jam konata problemo de la TEJO-monkolekto aldoniĝas aliaj.

Suspiras c-ano Johannes Genberg, komentarie pri sia rezigno rilate al Mia Vivo: “Esperantistoj estas multege pli aktivaj en Fejsbuko, Redito kaj Telegramo, do la konkludo devas esti, ke tutesperanta socia retejo simple ne gravas al ili. Ree, mi ne plendas nek riproĉas ilin pro tio. Tio simple estas la efektivo, kaj se iu alia volas krei socian retejon post Mia Vivo, bonvolu konsideri ĉi tiun averton.” 

 

Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2381

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.