La Universala Kongreso finiĝas en Kopenhago aprobante neniun strategian laborplanon, kaj tiel konfirmante la fiaskon de komisiono Fettes. Universala Esperanto-Asocio plu drivas laŭ la ideoj esprimitaj en la strategia dokumento kiu kovris la unuan jardekon de ĉi tiu jarcento.
Specifaj proponoj trafis malaprobon, ĉu efektive (kiel la proklamo de la 2012a kiel “Jaro de Tibor Sekelj”) ĉu prokraste (kiel la reta balotado). Unusola novaĵo pasis, nome la reformo de la elektosistemo; sed plia prokrasto en ĝia apliko riskas dronigi la fiŝon. Daŭre stopita estas la klopodo enkonduki ekologiisman alineon en la statuton.
Aliflanke, el 1.500 oficialaj aliĝintoj, apenaŭ pli ol kvindeko interesiĝis pri la evoluo de UEA, ĉeestante publikajn diskutojn kun la estraro aŭ la oficistaro surpodie.
Certe ĉi tiu kopenhaga kongreso ne estis entuziasmiga. Ĝi lasas en multaj aktivuloj la senton ke UEA ne estas reformebla. Kio enkadriĝas en la pli ĝenerala sento, ke la finvenkismo agonias.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”