Ne plu aktivos la UEA-konto LFOI-I

HeKo 807 7-C, 10 mar 23

Fondumo Pro Esperanto (FPEF) delonge administras konton ĉe UEA en Roterdamo, laŭ la kodo LFOI-I. Ĝi utilas de tempo al tempo por enkasigi abonojn al periodaĵoj aliĝintaj al la Pakto, pagojn de libroservo kaj simile; ege malpli ofte por ĝiri aliĝojn al kongresoj de TEJO. Ĝi estas la sola ligo inter la financa fako de UEA kaj la konsorcio de la Esperanta Civito.

Pri la servo mem ĝis januaro 2023 FPEF estis kontenta. Malgraŭ tio, pro teknika kialo ekde la 1a de majo 2023 tiu konto ne estos plu aktiva, kvankam oni ne fermos ĝin absolute: eventuala pago ne perdiĝos, sed pago tra LFOI-I estas jam nun evitinda kaj ne garantiita. Dankon pro ĉies komprenemo.

(PRO ESPERANTO, Svislando)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.