Neniu afrikano en la estonta UEA-estraro

HeKo 601 9-A, 25 maj 16

Neniu afrikano estas kandidatigita fare de la (s)elekta komisiono por la Estraro de Universala Esperanto-Asocio elektota ĉi-somere en Nitro. Kaj neniu afrikano estas kandidatigita kiel C-komitatano, fare de la sama komisiono. La selekta proceduro ŝajne funkcias kiel kutime, spite al klopodo malsovetigi ĝin

Laŭ la ĝisnuna kutimo, oni jam scias ke plian jartrion prezidos d-ro Mark Fettes, vicprezidos Stefan MacGill kaj sekretarios Martin Schäffer. La nombro da azianoj duobliĝus (koreo, nepalano) kaj restus tri en Ameriko (norda, centre, suda). Sed la “nigra kontinento” plu kuŝus ekstere: fakte la sola kontinento, ĉar s-ro MacGill naskiĝis kaj vivis kvaronon de jarcento en Oceanio, dum d-ro Fettes mem difinas sin ankaŭ nov-zelandano. Fine, nur unu virino estraraniĝus.

Afrikanoj kaj virinoj restas marĝene, en UEA same kiel en la Akademio de Esperanto; kaj en TEJO? Ĉu iam ekzistos tiel avangarda supernacia subjekto, kiu aŭdacas kandidatigi afrikan virinon por la plej alta posteno?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.