Nesupozita evoluo de la tri ĉefaj EU-instancoj

HeKo 775 2-E, 31 okt 21

Komisiono (komisararo), Parlamento kaj Konsilio (Eŭropa, ne de Eŭropo) estas la tri ĉefaj instancoj de Eŭropa Unio, malperfekta konfederacio strebanta al plena federismo.

La plej antikva estas la Komisiono, ĉar ekzistis (tiam unu) komisaro ekde la komenco, kun la celo reprezenti la interesojn de la klubo vidalvide al la membroŝtatoj. La Parlamento venis pli malfrue, kaj nur ekde 1979 ĝi estas elektata rekte de la popoloj.

Se EU estus federacio, la komisararo ne ekzistus: nur la Parlamento proporcie elektita, paralele al alia parlamenta branĉo, la Konsilio paritete elektita. Fakte nun la Konsilio ne estas ankoraŭ paritete elektita, kaj ne fare de la popoloj. La Konsilio efektive reprezentas la interesojn de la membroŝtatoj, kvazaŭ rekta antagonisto de la Komisiono.

Lastatempe la roloj evoluis: la vera aganto por plena federismo ne estas la Komisiono, sed la Parlamento. Ĉi-lasta premas la Komisionon ne tiom per politika armilo kiom per justica. La Komisiono, prezidata de s-ino Ursula Von der Leyen, devus esti la plej aktiva kontraŭ la membroŝtatoj kiuj ne respektas la EU-regulojn, unuavice Pollando kaj Hungario. Sed pli aktivas la Parlamento, kiu ĵus denuncis la Komisionon ĉe la EU-Justictribunalo pro malsufiĉa severeco: ĝi ne komencis apliki la novajn normojn kiuj devigas kondiĉadi la financadon al membroŝtatoj per ilia respekto al la valoroj de EU.

(Giorgio Silfer el Bruselo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.