Niaj delegitoj konfrontitaj al starpunktoj pri militoj

HeKo 839 2-C, 25 jun 24

Analoge al PEN International, ankaŭ Naturfreunde Internationale klopodas esprimi unuecan starpunkton pri la nunaj plej danĝeraj konfliktoj, nome la interslava kaj la interŝemida. En la kazo de PEN ekzistas unuanima sinteno favora al Ukrajno (kun eksigo de la rusa PEN-centro en 2023), dum pri la Sankta Lando mankas unuanimeco, pro inklino al kondamno de Israelo sekve de la operaco en Gazao. Precipe la Germana PEN kontraŭas sintenon malfavoran al Israelo.

En la kazo de NFI la lasta ĝenerala Asembleo en oktobro 2023 ne okupiĝis pri la interŝemida konflikto, sed nur pri la interslava, ne alvenante al komuna rezolucio, ĉar la germana federacio havas pli “pacifisman” sintenon, nome malpli okcidentan, kvankam ne por Rusio. Meze de junio 2024 telekunsidis la delegitoj de kelkaj eŭropaj federacioj (aŭstra, flandra, germana, greka, itala, nederlanda, svisa, senkulpiĝis la esperanta), kune kun membroj de la internacia estraro, kun la celo antaŭenpuŝi komunan pozicion. Kio malfacilis nur pri Ukrajno, tio des pli malfacilas ankaŭ pri Gazao.

Ni scias ke la Esperanta Civito sin esprimis favore al Ukrajno kaj malfavore al ambaŭ adversuloj en Proksima Oriento, specife pri Netanyahu kaj Hamas. Ni ŝatus demandi al la Konsulo ĉu la geopolitika evoluo kondukas al konfirmo aŭ al refokusigo de tiuj starpunktoj, por ke niaj delegitoj povu prezenti ilin kiel proprajn ĉe la respektivaj neesperantistaj tegmentaj organizoj.

(subskribis la delegito de Esperanta Naturamikaro ĉe la NFI-kongreso)
 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.