Nieuwe Binnenweg 176 malmobilizata jam?

HeKo 773 2-A, 6 okt 21

La Esperanto-Domo en Roterdamo estus jam senhoma, se ne vizitus ĝin veterana eksoficisto kaj TEJO-volontulaj rekrutoj, kvazaŭ en forlasita tranĉeo. El la tri restantaj salajratoj, ŝajne du malsanas kaj la tria plej ofte telelaboras de sia hejmo alilande. Evidenta fazo de malmobilizo.

La situacio memorigas pri la filmo “La lastan jaron en Marienbad”, sed eĉ pli groteske ol elpensis reĝisoro Alain Resnais. Alegorie, la protagonistino povus esti la esperanta popolo, kaj la protagonisto la Universala de la Centraj Oficejoj. Demando: kun kiu li (ĝi) ludus la finan alumetpartion? Nome, kiu estus la certe gajnonta edzo (se ne edzo, do tro bone informita, eble ia protektanta profeto) de Esperantio?

Por la klientoj de la UEA-libroservo, male, esperata estas la pago de fakturoj, sed pri la pagodato nenia certeco, pro la kurioza interna administra sistemo. Rilate al la situacio en la numero 176, pli kongruus la forigo de la akuzativo en la filmtitolo. Se vi ne povas spekti la filmon, por priskribi la nuntempon taŭgas ankaŭ “Finalo de partio” de Samuel Beckett, kies esperantigon eldonis LF-koop.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.