Nieuwe Binnenweg 176 vendata jam tri jarojn

HeKo 865 4-A, 28 feb 25

Laŭ siatempa decido de la UEA-Komitato, la domo en Nieuwe Binnenweg 176 estas vendata jam de post tri jaroj. La agentejo tamen ne trovis ĝis nun aĉetanton, sed ankaŭ ne malaltigis la prezopostulon, post komenca rabato.

La domo intertempe kadukiĝas, laŭ atestoj de TEJO-volontuloj dum la lasta Junulara E-Semajno; tiom ke sen. Giorgio Di Nucci, aŭdinte ilin, komentariis ke kompare kun ĝi, la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono ŝajnas kastelo.

La kadukiĝo damaĝas la komercan valoron de la nemoveblaĵo, sed ankaŭ la simbolan. Eble tio iomete klarigas la malrapidon en la vendo: la fino de Nieuwe Binnenweg 176 por multaj egalus al la fino de la Universala; kio estas tiel naiva, kiel la supozo ke la malfondo de la Universala egalus al la morto de Esperantio.

Sed probable la plej logikaj klarigoj pri tiu malrapido estas: a) malpli prema bezono refinanci la Asocion; b) granda malfruo en la transloko de la servoj kaj vakigo de la domo; c) malsufiĉa diligento de la UEA-estraro, cetere baldaŭ ĉesonta. Tial la varma terpomo falos en alies manojn kaj brulvundos alies fingrojn; aŭ la ranetoj eksaltos el la kaserolo antaŭ ol la oleo brogos ilin…  

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.