Nostalgias iu pri Centra Oficejo, alia pri Montevidejo

HeKo 843 9-A: 18 aŭg 24

La Esperanto-movado same subtenas la klopodojn de UNESKO, aliaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por pace solvi la grandajn mondajn problemojn, kiujn la homaro devas fronti en ĉi tiu epoko. Tiurilate nia kontribuo estu helpi ebligi dialogon inter ĉiuj landoj kaj ĉiuj kulturoj surbaze de principoj de justeco, paco kaj egaleco.”

Fronte al la nuntempaj militoj en diversaj mondopartoj, ni emfazas disvastigadon de la pacemaj ecoj de Esperanto kaj ĝia kulturo. La esperantista komunumo, bazita sur principoj de interkompreniĝo kaj respekto, prezentas modelon por paca kunekzistado kaj konfliktosolvado.

La supraj du frazoj konkludas “dekalogon” redaktitan de precipe latinamerika laborgrupo kies proparolanto estas la nuna TEJO-kasisto, Patricio Agustín Iglesias.

Ili ambaŭ estas deziraj pensoj. Sufiĉas konstati la konfliktojn interne al UEA, aŭ la fizikan agreson de Jorge Camacho kontraŭ kongresano en Hispanio, aŭ la seksan molestadon dum TEJO- kaj ILEI-kongresoj (de viroj al virinoj kaj de viroj al knaboj), aŭ ŝteloj kaj bankrotoj, por amare rideti pri “La esperantista komunumo, bazita sur principoj de interkompreniĝo kaj respekto, prezentas modelon por paca kunekzistado kaj konfliktosolvado.” La sociologia analizo pri nia mikrosocio devas esti tute alia.

Sed ankaŭ “La Esperanto-movado same subtenas la klopodojn de UNESKO, aliaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por pace solvi la grandajn mondajn problemojn, kiujn la homaro devas fronti en ĉi tiu epoko” estas pia iluzio: Iglesias kaj liaj (ge)amikoj perceptas realon kiu ne ekzistas.

La nostalgio pri Montevideo sepdek jarojn poste odoras kiel lapennismo sen Lapenna; tiel sena, ke la dekartikola deklaro zorge evitas mencii la “triumfinton de Montevideo”. Kio sugestas la hipotezon ke la laborgrupo ne estas nur simpatie naiva, sed bedaŭrinde intelekte malhonesta.

Komentoj

s-ro Osmo Buller

La interesiĝo de TEJO pri Unesko estas bonvena, sed “Manifesto de Ŝventojo” seniluziigas min. 
Unue, stile ĝi estas forpuŝa. De dokumento de TEJO oni atendus freŝan lingvaĵon anstataŭ burokratisma, politburoeca ĵargono. Verŝajne multaj ĉesas legi jam meze de la enkonduko, kie almenaŭ mi perdiĝis kaj devis relegi. En la nuna mondo oni ne plu imitu la mortan stilon de rezolucioj, per kiuj oni iam klopodis montri sian fidelecon al tiu aŭ alia doktrino, partio aŭ kredo. Oni lernu prezenti sian aferon per klara, komprenebla lingvo.
Due, kvankam temas pri dokumento de junularo kaj ĝi estas iom ampleksa, oni trovas en ĝi nenion rilate al junularo. Laŭ la enhavo povus temi pri dokumento de UEA sed ne pri tiu de TEJO. Ne gravas, ke ĝi “estas malferma al subskribado de aliaj asocioj”. Ĉar la komitato de TEJO lanĉis la dokumenton, ĝi devis lasi en ĝi ian junularan spuron, precipe se oni celas ankaŭ per ĝi plifortigi la Unesko-rilatojn ĝuste de TEJO mem.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.