Nova adreso por la Civita banko

HeKo 442 9-C, 29 jun 10

Ekde 1 julio 2010, Fonduso Pro Esperanto havos apartan leterkeston. Por ĉiu komuniko per poŝto la adreso estos:

Pro Esperanto
CP 558
CH-2301 La Chaux-de-Fonds
Svislando

La retadreso restas la sama: fonduso [ĉe] esperantio [punkto] net (fonduso[at]esperantio[dot]net).

La poŝtfako 28 daŭre validas, sed nur por aliaj instancoj de la Esperanta Civito, kaj specife por la Konsulo, ĝis la novaj elektoj por la Senato.

Ni memorigas ke, samkode kaj samurbe, la poŝtfako de Kultura Centro Esperantista estas 311, kaj la poŝtfako de Kooperativo de Literatura Foiro estas 928.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.