Nova esperanto-klubo en Uvira (Kongolando)

HeKo 679 1-B, 10 maj 18

C-ano Augustin Mbomba Kuluba anoncas la fondon de nova esperanto-klubo en Uvira, urbo en Kivuo, sudorienta regiono de Kongolando, bedaŭrinde trafita ofte de militaj kaj banditaj epizodoj dum la lastaj jaroj.
Kompreneble okazas kursoj, kies gelernantoj bonvenigas ĉian didaktikan materialon, precipe por franclingvanoj. Eblas aĉeti ĉe LF-koop lernolibron de Ludwig-Triolle, kaj donaci ĝin: la eldonejo okupiĝas pri la sendo. Sufiĉas mendi per retmesaĝo, ankaŭ tra nia redakcio, aŭ rekte al <lf-koop ĉe esperantio.net>.
Por la kursgvidanto, kiu partoprenis en la tria Afrika Esperantologia Semajno kun diligento, utilus ankaŭ Plena Ilustrita Vortaro de Waringhien kaj “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer, ambaŭ donaceblaj tra la sama kanalo.
Donaco por Afriko ne estas mono por Sankta Neredono, se tra la Esperanta Civito.





Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.