Nova libro de Vinko Oŝlak

HeKo 364 4-B, 4 aug 08

La unua ĉapitro de “Mi estas sloveno – ĉu grave?” de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo “Literatura Foiro” (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.

Vinko Oŝlak, kiu estris la blankan grupon en la Senato de la Esperanta Civito dum la antaŭa mandato, antaŭ tri jaroj forlasis la romkatolikan eklezion, restante tamen profunde kristana intelektulo. Li certe estas la plej interesa esperantlingva kristana filozofo. Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro en 2004-2008.

La verko de c-ano Oŝlak, prespreta, atendas eldononton. Provekzemplero de la revuo kun la ĉapitro el “Mi estas sloveno – ĉu grave?” estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.