“UEA sukcesis venigi pli ol ducent subtenitojn al tiu ĉi UK, kovrante aliĝon, transporton, loĝadon kaj manĝadon”, skribis Stefan MacGill en sia hieraŭa gazetara komuniko. Laŭ kontrolenda atesto, vicprezidanto Fernando Maia taksas tiun koston almenaŭ okdek mil eŭroj por la Universala.
Ducento signifas proksimume la duonon de la afrikaj partoprenantoj en la kongreso de Aruŝo, kien ĉirkaŭ 90% de la afrikanoj venis nur el tri landoj: Tanzanio, Burundio, Kongolando. Ne nur senpaga aliĝo, sed eĉ vojaĝo kaj restado, komplete; forgesita estas la vizo, mankas nur honorario…
Siatempe, multaj orienteŭropanoj deziris partopreni en okcidenteŭropaj UKoj, sed ili ne povis permesi tion al si. “No Chinese delegate at the Esperanto world congress” titolis brita ĵurnalo en Londono, 1971: tiam efektive valorus dungi iun el Popola Ĉinio, reklamocele.
“Dungi” estas la trafa vorto: ducento da afrikanoj estas dungitaj kiel kongresanoj. Nu, ĉiu profesio aŭ metio meritas respekton. Tuj post la dua mondmilito eblis renkonti homojn kiuj respondis “Neniun, mi estis ĉiam nur faŝisto” al la demando “Kion vi kapablas fari?”. Do, kial ne kongresani?
En la Esperanta Civito regas alia spirito: investi en la homoj, anstataŭ dungi ilin por paradi aŭ ŝveligi statistikon. La historio montros, kiu pravas.