El 719 voĉrajtaj deputitoj nur 360 hieraŭ subtenis ĉefkomisarinon Ursula von der Leyen, malaprobante la proponon de malkonfido kontraŭ ŝi, subtenatan de la dekstrema opozicio el secesiemaj suverenistoj; la mocio bezonis du trionojn de la esprimitaj 553, nome 302 jesojn — ĝi ricevis nur 175; dek ok la sindetenoj.
La baloto tamen registras fortan falon de prestiĝo de s-ino Von der Leyen, kun hezitoj interne de la koalicio kiu ŝin subtenas, specife inter socialistoj: por ke ili ne sindetenu, ŝi devis promesi la inkludon de Eŭropa Sociala Fonduso en la venontan EU-bilancon. ESF estas la monujo el kiu ĉerpas la kursaro pri formado kaj reciklado de laboristoj tra la tuta Eŭropo.
La unua subskribinto de la malkonfida propono nomiĝas Gheorghe Piperea, rumana parlamentano. La propono koncernis la skandalon Pfizergate, la ne envolvon de la Parlamento en la EU-rearmoplano kaj la akuzon de entrudiĝo en la elektojn por la rumana prezidento.
Interne de la majoritato kreskas tensioj kaj malkontento, kaj la hieraŭa baloto evidentigis ilin.
(Giorgio Silfer)
Komentoj
27a Jul 2025 Dim - 16h43
Ĉu ekzistas diplomatio en la Eŭropa Unio? Mi demandas ĉar mi havas dubojn post la vizito de la EU-ĉefkomisaro Ursula von der Leyen kaj la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio António Luís Santos da Costa en Pekino, Ĉinio, pasintan ĵaŭdon. Ĉi tiuj “brilaj diplomatoj” el Bruselo flugis pli ol 10 000 kilometrojn, pli ol 11 horojn en aviadilo, por unutaga vizito, nur por solvi nenion kaj sperti diplomatian malrespekton. La Eŭropa Unio estas ĉiam pli malforta aganto en la mondo. La EU-ĉefoj apenaŭ atingis la okazon kurte renkonti la ĉinan prezidanton Xi, kiu, laŭ gazetaraj raportoj, diris, ke li tute ne interesiĝas pri fotado kun von der Leyen kaj da Costa….
Aldonu komenton