"Nyugat" gastos definitive en Svislando

HeKo 760 3-B, 21 apr 21

“Ĝi estis malgrava revueto el medio regata de judoj”. Tiel hungara ministro antaŭ nelonge difinis la revuon “Nyugat”, kies rolo estas enorme grava en la historio de la hungara, sed ankaŭ de la esperanta literaturo: sen ĝi ne ekzistus “Literatura Mondo”, nek la apogo al esperanto ĉe PEN Internacia, fare de Frigyes Karinthy en la 1920aj kaj fare de aliaj poste.

La dek naŭ ĉefaj kunlaborantoj de “Nyugat” (nur unu virino inter ili) kutimis renkontiĝi en literaturaj kafejoj. La hungara artistino Katalin Ronai rekreis tiun etoson por ekspozicio, fabrikante dudekon da ĉarmaj pupoj, kun la adekvata membraro, fotoportretoj, fono. Ili fariĝis esenca rekvizito por la parolago de Giorgio Silfer “Invit” al Njugatesko”.

Danke al la perado de Fajszi Amika Rondo, kun la apogo de la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, tiu artaĵo fariĝis proprieto de Kultura Centro Esperantista, kunorganizanto de Kultura Esperanto-Festivalo (10-15 aŭgusto 2021). La “aŭtoroj de Nyugat” baldaŭ situos sur la fortepiano en salono Klara Zamenhof de la Esperanto-Domo en Svislando. Ŝajnas ke la hungaraj literatoroj estas pli aprezataj en Esperantio ol en Hungario.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.