oktobro 2022

Indiĝenaj lingvoj, Interreto kaj rajtoj, JoMo en NAKSE

HeKo 796 7-B, 4 okt 22

La unua mateno de la Naturamika Kultursemajno estis dediĉita al PEN, por ke la publiko orientiĝu pri la asocio kiu fundamentas la aktivecon por la lingvaj rajtoj, ĉe la literaturistoj. La lingva biodiverseco estis la ĉefa temo de la intervjuo de Giorgio Silfer al Carles Torner, farita en la franca kun tuj posta interpretado. La tuto estis tre impresa por la partoprenantoj.

Tago de premieroj en la unua NAKSE

HeKo 796 9-B, 6 okt 22

Juan Garcia del Rio debutis pri filozofio de la naturo kaj pri ĉinaj ideogramoj en la Naturamika Kultursemajno, surprizante per multfaceta kompetento; la duan prelegon li kompletigos morgaŭ. La andaluza intelektulo havas kvalitojn de esperantologo; krome lia filo Angel perfektiĝas lingve kun c-ano Alessio Giordano.

Azilantoj kaj astronomio dum la lasta NAKSE-tago

HeKo 797 2-B, 8 okt 22

Ege interesa seminario pri azilantoj, rifuĝintoj, ekzilitoj kaj ceteraj mislokitoj dum la lasta tago de NAKSE. Antaŭtagmeze prelegis advokato J. Antonio Esteban, kiu kunlaboras kun neregistaraj organizoj, kaj ekrilatis al Esperanta Naturamikaro okaze de samtema studotago en Malago. La publiko, unuavice la Civitaj stabanoj, ricevis kompletan klerigon pri la situacio en Hispanio.

Salutoj al esperantistaj kongresoj

HeKo 797 4-C, 10 okt 22

Dum la Senata sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la vickonsulo pri financoj raportis pri demando de c-ano Carlo Minnaja, fakte frazo en raporto pri la ĉi-jara kongreso de Itala Esperanto-Federacio, kie kelkaj neregistaraj esperanto-organizoj salutis la kongreson, sed ne la Esperanta Civito. La Senato mallonge diskutis kaj rapide aprobis rekomendon al la Kapitulo.

Amendo kaj apliko pri la familia juro

HeKo 797 5-C, 11 okt 22

Sviso povas nomiĝi Habelo, sed ne Kaino. Tiu kaj aliaj foje strangaj malpermesoj situas en la Svisa Kodo, rilate onomastikon. Manke de specifa Civita normo, ili validus ankaŭ en la Esperanta Civito. Dum sia ordinara sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la Senato forigis tiun efikon, per la unuanima aprobo de aldona amendo al Lex Valeria pri la familia juro.

Esperanta Naturamikaro ne partoprenas en la NFI-Asembleo

HeKo 797 6-B, 12 okt 22

Esperanta Naturamikaro ne partoprenos en la ordinara jara Asembleo de Naturfreunde Internationale, okazanta ĉi-semajnfine en Alta Italio. La kialo estas simpla: la delegito, c-ano Giorgio Silfer, estas subite retenata en Hispanio post NAKSE, tial devis nuligi ĉiujn rendevuojn planitajn dum restado en Italio, inkluzive de la partopreno en la NFI-Asembleo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.