oktobro 2022

Lluis Llach en esperanto danke al andaluzoj

HeKo 797 7-B, 13 okt 22

La Esperanto-Domo en Malago gastigis hodiaŭ la debuton de nova kantisto en nia lingvo: Angel Garcia del Rio, ĵus diplomita kiel B1 en Rozoj laŭ la lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito. Dudeksesjara, naskita en Andaluzio, Angel havas voĉon tute taŭgan por la kanzonoj de Lluis Llach, kiun li interpretas ankaŭ en la kataluna originalo, akompanante sin per gitaro.

Miroslava Kirova nova kvestoro

HeKo 798 3-C, 21 okt 22

Kadre de la delego ricevita de la Konsulo, la vickonsulo pri financoj nomumis hodiaŭ novan kvestoron, en la persono de sen. Miroslava Kirova, kies ofico estos konfirmebla fine de la nuna parlamenta mandato (komence de 2025), sendepende de eventuala ĉeso de la senataneco. La lasta oficiale nomumita kvestoro estis c-ino Mariola Jobin, jama forumano.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.