Oficiala komuniko de GEJ kaj PEJ pri JES

HeKo 379 6-A, 14 jan 09

La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis. Ĝi okazos en Zakopane, nomiĝos Junulara E-Semajno kaj gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj: Julia Hell (prezidantino de GEJ), Łukasz Żebrowski (prezidanto de PEJ), Rolf Fantom (estrarano de GEJ por renkontiĝoj), Irek Bobrzak (ĉefo de Varsovia Vento).

Dum la aŭtuno de 2008, PEJ- kaj GEJ-estraroj aprobis la planon, kaj dum renkontiĝo en Berlino subskribis kontrakton por klarigi la celojn kaj gravajn punktojn de la projekto. La projekton aprobis la GEJ-jarĉefkunveno dum la IS en Biedenkopf, post detala pridiskuto kaj esploro de la projekto.

Kompreneble nia celo estas kunigi la plej bonajn flankojn de ambaŭ eventoj, fini la dividon inter IS- kaj AS-partoprenantoj, kaj kunigi la fortojn de organizantoj kies fortoj prefere estu uzataj varbi novulojn anstataŭ trakti problemojn kaŭzitajn de konkurenco.

La Internacia Seminario kaj Ago-Semajno pluvivos en la JES, june, kune kaj eĉ pli forte!

(Oficiala komuniko pri JES de PEJ- kaj GEJ-Estraroj)



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.